Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 245 (2010-06-14)
[DEJ] Invito al Revelido-semajnfino 19./20.06.2010 en Sundern, Germanio

Karaj junaj amikoj de Esperanto en Nordrejn-Vestfalio,
Esperanto estas ĉie! Ne nur en la nigraj animoj de la Ruhr-areo, ne nur en la amuzaj animoj de nia rejnlandaj amikoj eĉ la sudvestfalo parolas la lingvon. Kaj la gastigema sudvestfalo eĉ invitas nin !
La urbo Sundern en la Sauerland pritraktas la temon Esperanto. Tie dum unu semajno temas nur pri nia lingvo. Kadre de la kultura somero okazas la Johannis-semajno. Kaj la kultura semajno ofertas multajn indaĵojn flanke de la lingvo Esperanto.
La venonta Revelido-semajnfino okazos tial en la urbo Sundern kaj tie en sia kvartalo Stockum. Je la 19a de junio renkontiĝas Esperanto-amikoj de tuta Nordrejn-vestfalio kaj apude. La plenkreskula asocio REVELO okazigos sian REVELO-tagon samtempe.
Komune ni volas inaŭguri la Esperanto-eksposicion kaj esplori la Esperanto-vidindaĵoj en la urbo. Posttagmeze estas la jarĉefkunveno de REVELO, kiun ni aŭ povas partopreni aŭ fari ŝipekskurson sur la lago Sorpesee. Vespere ni povos ekz. Kradrosti, se la vetero bonas. Tranoktado eblas.
Pliaj informoj kaj aliĝoj eblas ĉe andreas.diemel ĉe esperanto.de aŭ 0049 175 876 4601.
Kore salutas, Andreas Diemel

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026